Mut'a

Mut'aportempa geedziĝo (en la araba:زواج المؤقت, zawādj al-mu’aqat), geedziĝo de plezuro (نكاح المتعة nik'ah al-mut'a) estas geedziĝo kontraktinta por fiksita daŭro interkonsentita inter la geedzoj. Tiu geedziĝo povas nur okazi sub iuj kondiĉoj. Mut'a estas ankaŭ konata en Irano sub la nomo de sigheh (perse صیغه)[1].

Nomita sigheh en Irano, la praktiko de la portempaj geedziĝoj estas permesata en la ŝijaisma Islamo, sed kondamnita en la sunnisma Islamo. Portempaj geedziĝoj ankaŭ disvastiĝis en Sirio dum la siria interna milito, sub la influo de la ŝijaismaj milicoj por-iranaj kiel Hizbulaho, kiu ekzercas tiun praktikon ankaŭ en Libano[2]. Se la nomo mut'a mem estas vaste malakceptata en la sunaisma mondo, ĉi tiu akceptis, ekde la 9-a jarcento, la ideon de portempaj geedziĝoj[3].

Pli kaj pli de sunaismaj ulemoj vidas en la portempa geedziĝo alternativon al la prostituado aŭ al la konkubineco de gejunuloj, kvankam la kutimo de portempa geedziĝo antaŭ la vera geedziĝo por testi la paron, restas kondamnita praktiko disvastiĝante sin nuntempe[3]

La portempa geedziĝo ne obeas al la leĝoj de la heredo en la islamo. Tiel, la portempa edzino ne heredas de ŝia edzo se tiu lasta forpasas, kaj inverse[3]. La maksimuma nombro de edzinoj (kvar por daŭra geedziĝo) povas altiĝi kadre de portempaj geedziĝoj.

La viro povas ankaŭ simple decidi, ke la geedziĝo prenu finon simple detruante la kontrakton. La virino aliflanke ne povas fini la kontrakton antaŭtempe. Eĉ se ŝia edzo volas, ŝi ne havas rajtojn kaj ŝi devas klopodi elturniĝi. Ne malofte ŝi postrestas surstrate, foje kun infano[4].

  1. (fr) Mariage de jouissance (Geedziĝo de plezuro), sajidine.com
  2. (fr) Hala Kodmani, Les «contrats de mariage de plaisir» fleurissent en Syrie, Libération, la 14-an de julio 2018.
  3. 3,0 3,1 3,2 "Mariage temporaire", en Dictionnaire du Coran, 2007, Paris, p. 534 kaj plue.
  4. (nl) 1 uur, 99 jaar - Het 'flitshuwelijk' op z'n Iraans (1 horo, 99 jroj - la 'fulmgeedziĝo' inranstile), IKON, marto 2009.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search